Учебник языка эсперанто. Основной курс | страница 64
— Mi aǔdis, ke Ufa havas riĉan historion.
— Tute ĝuste. Ni vizitos hodiaǔ la historian kaj regionstudan muzeon. En ĝiaj salonoj vi povos vidi multe da valoraj dokumentaj materialoj. Krom tio, ni vizitos la centran parkon, en kiu ĉiam brulas fajro memore al lokaj herooj kaj agantoj, kies nomoj estas senmortaj.
— Kio troviĝas tie ĉi?
— La ĉefa placo. En la Sovetia tempo ĉi tie preterpaŝadis laborantoj kun ruĝaj standardoj okaze de grandaj festoj. Nun oni ripozas familie ĉe la placo kaj en la apuda parko, kiu iom post iom transiras en arbaron.
— Ĉu Ufa estas industria urbo?
— Jes, el iama urbeto ĝi transformiĝis en industrian urbegon. La peza industrio aperis ĉi tie dum la Granda Patruja milito kaj de tiam ĝi multe evoluis.
— Kio pri la kulturo kaj ĉiutagaj necesaĵoj?
— Same kiel en ĉiuj nuntempaj grandaj urboj, ankaǔ en la nia troviĝas ĉiupaŝe multaj vidindaĵoj: teatroj, kinejoj, kulturpalacoj, magazenoj, hoteloj, restoracioj, kafejoj ktp (kaj tiel plu). Sur la loko de malnovaj domaĉoj staras novaj, komfortaj domegoj. Bonvolu rigardi dekstren: nun ni preterveturas la Nacian bibliotekon, kiu havas riĉan kolekton de libroj, interalie, ankaǔ en Esperanto.
— Ĉu en la urbo estas multe da lernejoj?
— Proksimume cent tridek lernejoj. Ankaǔ aro da superaj lernejoj kaj teknikaj mezaj lernejoj. Jen maldekstre vi vidas la Baŝkirian universitaton. Kaj proksime de ĝi troviĝas la televida centro. Ne forgesu, ke morgaǔ vespere okazos televida elsendo pri nia Esperanto-renkontiĝo.
— Kie ripozas la ufanoj?
— La urbo troviĝas ĉe tri sufiĉe profundaj riveroj kun bonaj plaĝoj, kie multaj homoj ŝatas pasigi la tempon. La urbanoj ofte promenadas kaj skiadas en la parkoj kaj arbaroj, kiuj troviĝas en la urbo mem. Unu el la plej belaj loĝdistriktoj de la urbo eĉ havas la nomon Arbar-parka. Ekster la urbo multas lagoj kun refreŝiga, travidebla akvo, agrablaj ripozejoj. Precipe bele estas komence de la aǔtuno, kiam falas orkoloraj folioj kaj la ĉielo estas ankoraǔ klara. Oni povas porti hejmen ĉarmajn bukedojn de bonodoraj floroj. Eble, ankaǔ vi sukcesos fari tion hodiaǔ.
— Ni dankas vin pro via interesa rakonto.
— Mi ĝojas, ke ĝi plaĉis al vi. Kaj fine mi alvokas vin bone prepariĝi al la hodiaǔa interkona vespero, dum kiu vi povos pligrandigi vian rondon de amikoj.
11.1. Что означают следующие слова?
Klubano; dentisto; realismo; aliloke; ĝisblanke; virinaĉo; plenumado; organizaĵo; konateco; kunaǔtoreco; nepreco; praveco; kuirita; invitota; ridetante; ekdorminta; dormemo; mispaŝi; surpaŝi; malamikeco; apudeco; supereco; brulego; neklarigebla; antaǔfesta; enprofundiĝi; plidikiĝi; translokiĝi; manĝilaro; karulino; paperujo; industriigo; antaǔĉambro; deirpunkto; fajr-eltena; intermonto; kontraǔvola; kroma; kunteksto; postmorta; pretere; preteriri; sendanka; subulo; ĉirkaǔvojo; vortfarado; enterigi; prisilenti; elvoki; nevokita gasto; freŝdata ĵurnalo.